Helpo:Esperanto

De Wikipedio

Bonvenon al la Idolingva Vikipedio. Ido unue konatiĝis kiel reformita Esperanto. Komitato de profesoroj kaj lingvistoj kreis ĝin en 1907 post pluraj jaroj de interkonsiliĝado. Vi sendube rimarkos ke Ido iel similas al Esperanto, tamen sen ĉapelitaj literoj, kun la akcepto de la latindevena litero q kaj pli internaciecaj vortoj.

Se vi studas Idon kaj deziras skribi nian vikipedion, bonvole ne hezitu! Multaj ĉi tie plezure korektos vian Idon kaze ke vi erarus. Aldonu la signilon {{revizo}} kape de la artikolo kiun vi deziras gramatike kontroligi.

La ĉefa interretpaĝo por Ido estas la oficiala retejo, la retejo kun idolingvaj publikaĵoj kaj la anglalingva vikipedia artikolo. Por kompleta listo de interretpaĝoj Idolingvaj, bonvole legu Ido en la reto. La ĉefaj avantaĝoj de Ido super aliaj konkurantoj troviĝas tie.